FANDOM

1,941,296 Pages

StarIconGreen
LangIcon
Ne Lasu Ŝin Enui

This song is by Eterne Rima and appears on the EP Por La Rep' (2009).

Original video
Ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin
ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin'
ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie
malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui
Ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin
ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin'
ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie
malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui

Virino eleganta, plezurojn tre amanta
ĉiuj ŝin admiras kaj ŝi estas vanta
preta fari ĉion, viroj ŝatas tion
en rilaton ŝi enmetas grandan emocion
nur problemo estas, ke ne daŭras la rilato
ĉar por la katino gravas vere riĉa kato
ju pli dika la monujo des pli granda ŝanco
por profunda kunestado kaj por bela romanco
forgesu do, se vi ne pagas multe
ne agu serioze, tio finiĝos stulte
ne estu priridita, aliaj vin komentas
silente nun foriru, nu, ĉu honton vi ne sentas?

Ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin
ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin'
ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie
malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui
Ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin
ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin'
ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie
malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui

vi scias bone, ĉu ne, jes, kion ŝi tiel ŝatas
ne filozofiu, ĉar neniu vin kompatas
vi estas nun finita, jes anstataŭanto venas
ŝi vin ne memoras, espereble vi komprenas
hodiaŭ varma nokto, aŭdiĝas iliaj ĝemoj
ne pensu nun pri tio, ĉar novaj estas temoj
morgaŭ bela tag', vizito en salon' de Gucci
vespere ŝi volonte iros novan princon suĉi
ne fogesu tamen: unu salon' ne sufiĉas
ŝi estas altaklasa kaj ŝiaj vestoj riĉas
ŝi estas postulema, do dezirojn vi plenumu
malfermu la monujon, poste amindumu

Ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin
ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin'
ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie
malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui
Ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin
ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin'
ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie
malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui

External links